Ludante kun du flaŝiloj en la muelilo de Gaŝate (galega lingvo Gaxate).
Fot-teknikaj datumoj
Eksponado: 1/200 – f/8 – ISO 1000
Interfokusa distanco: 70 mm
Notoj: Mi uzas du flaŝilojn. Unu sur la planko apud la fenestro, celas plafonon kaj la alia sur la grundo en la akvoelirejo. Kompreneble la muelilo ne havas akvon, ĉar antaŭlonge ĝi ne estas uzata. Ambaŭ flaŝiloj kun oranĝkoloraj filtriloj.
